La Esperanta Civito estas transnacia en tiu senco en kiu la cionismo estis transnacia: la nuna generacio havas pasportojn de malsamaj ŝtatoj, sed okaze de realiĝo de la celo de la projekto (esti subjekto de internacia juro) ili havus siajn proprajn pasportojn kaj identecon jure ekvivalentan al la nacia (kiel la kavaliroj de la Malta Ordeno) propra kaj agnoskita.
En nia modelo, kvankam evidente estus bonege ne devi suferi la migrajn politikojn kaj havi leĝajn ilojn por transiri landlimojn senprobleme, la celo ne estas krei nacian identecon por tiuj personoj kun difinita lingvo aŭ kultura karakterizaĵo. Havi la eblon ke niaj membroj ricevu pasportojn de la Eŭropa Unio por ni sufiĉas ![]()
Fileo estas komunumo reala (ĉiuj konas ĉiujn), ekonomia (ĉiuj laboras kun ĉiuj) baziĝanta sur interagado (ne en la reprezentado) kaj konsistanta ne el “la naskiĝintoj” ( kun io aŭ de io) sed el tiuj kiuj aliĝas, estas akceptitaj kaj konstruas per sia laboro tiun projekton.
La transnacieco de la fileoj estas tiu kiu naskiĝsas el la individua negado de la naciisma identeco (favore al tiu kiu naskiĝas el labori kune pro la samaj aĵoj) kaj la komercan disvolvon de la ekonomio de la komunumo super la landlimoj (kio instigas la integriĝon de la personoj kiuj origine havis malsamajn pasportojn).
Tio estas, nia alproksimiĝo al tio transnacia estas malsama. En la okazo de la EC temas pri plifortigo kaj reprezento de identeco bazita sur la lingvo kies membroj “diasporas”. tiel ni havas kvazaŭnacia identeco etendiĝanta sur transnacia geografio.
En la okazo de la fileoj ni havas novtipan identecon, kiu estas transnacia en si mem, neakordigebla kun kiu ajn politika identeco bazita sur la naskiĝo (raso, etno, gepatra lingvo) kaj bazita sur realaj komunumoj kies ekonomia medio estas transnacia.
Fine, la malsamoj estas klaraj sed mi ne povas pli konsenti kun vi pri tio ke la vizito de Sro Silfer estas tre interesa kaj lia prelego vere permesis al ni multon kaj novan lerni. mi kredas ke estis sperto tre pozitiva kaj agrabla.
Esperantigo de komento de David de Ugarte al la afiŝo Prezento de la Esperanta Civito en nia ĝardeno.

Komentario de Giorgio Silfer:
Ankau por mi la renkonto kun la “Sociedad de la Indias Electrónicas” (poste SIE) estis tre interesa, kaj mi ree dankas pro la afabla invito kaj agrabla gastigado.
Lau mia modesta kompreno, ankau SIE ne plene kongruas kun la modelo de fileo priskribita en la frazo de majstro David de Ugarte: “En el caso de las filés tenemos [1] una identidad de nuevo tipo, [2] transnacional en si misma, [3]incompatible con cualquier identidad política basada en el nacimiento (raza, etnia, lengua materna) y [4] basada en comunidades reales cuyo ámbito económico es transnacional.”
La Esperanta Civito efektive plenumas la kondichojn 1, 2 kaj 3, dum la kondicho 4 estas nur realigata.
Che SIE la plenumo de la kondicho 3 lamas, char la grupo gardas konotacion klare hispanlingvan kaj hispankulturan, nome ghi estas parto de Hispanlingvio, ech se alternativa.
Krome, SIE prezentas specifan subkulturan (la adjektivon mi komprenas neutre, tute ne negative) trajtaron, kiu parencigas ghin al framasona loghio, kun la tri gradoj de dischiplo, kompano kaj majstro. Do al la lamanta transnacieco aldonighas struktura elemento elitiga kaj tial bremsa al la ekonomia disvolvigho.
Che la Esperanta Civito la transnacieco fakte estas absoluta kaj la struktura esenco (federisma kaj demokratia) principe pli favoras la ekonomian disvolvighon postmoderne, ol eblas che SIE, karakterizata de gilda koncepto, pli alelekta ol elekta, pli koopta ol demokratia.
Chiukaze, indas daurigi la dialogon inter la nova Esperantio kaj la fileismo.
Giorgio Silfer komentariis la komentarion de David de Ugarte, kaj shajnas ke neniu ghis nun refutis liajn rimarkojn.
Li plu komentarias la supran:
Ni devas atenti ne implikighi en la vortoj mem. Internacieco, sennacieco kaj transnacieco referencas al komuna matrico: naci/ec/o. Ni tamen ne supozu ke pri naci/ec/o ni chiuj havas la saman komprenon.
Sennaciulo estus persono kiu, havante propran naciecon, perdis ghin, chu libervole (la idealo de Lanti) chu pro kontrauvolaj cirkonstancoj (malaperis lia lando). Necesas emfazi, ke por Lanti sennaciulo estas samtempe proleto, tiel ke “sennaciismo” che li sinonimis “proletan kosmopolitismon” (kosmopolitismo estus burgha, sennaciismo estus proleta). Sed jen kolizio inter du konceptoj: la proleteco ne negas la shtatanecon (vidu marksismon-leninismon), dum Lanti aliris jam anarkian perspektivon. Kaj per tio ni jam stumblas pri la signifo de nacio: por Lanti, tio estas naci-shtato.
Transnaciulo estas persono kiu, havante propran naciecon, ne perdas ghin, sed iras trans ghi. Tio estas la kazo de la raumistoj. Lau ili tamen la nacieco ne koincidas kun la shtataneco. Temas pri koncepto kiu referencas esence al kulturaj kaj lingvaj valoroj, akorde kun la prioritato donita al “ius sermonis” (dum la nacishtato referencas al “ius sanguinis” kaj/au “ius soli”).
Do ni atentu ne konfuzi nacion kun nacishtato. La Maltaj Kavaliroj, cititaj de Manuel, ne formas nacishtaton. Ili tamen formas subjekton de internacia juro. Ankau la Esperanta Civito strebas esti subjekto de internacia juro, kaj tamen ne nacishtato. Manuel analizas la aferon sen distingo inter nacio kaj nacishtato: tipa eraro che anarkiistoj (kiuj cetere ne distingas ankau inter shtato kaj registaro!). Ne hazarde, inter la tri fondintoj de la unua Internacio (1864), Bakunin estis jure pli primitiva ol Marx, kaj Mazzini jure devancis ilin ambau.