Kio estas kaj en kion povas transformiĝi la Esperanta Civito?
Antaŭ nun kvar monatoj, ni konis al Manuel diskutante pri la Esperanta Civito. La rezulto de tiu debato estis longa blogaĵo lia en kiu li starigis al si la eblon ke la Civito transformiĝos en fileon, eta blogaĵo mia intensa je komentoj kiuj estis responditaj en la oficiala pagharo de la Esperanta Civito kaj pripenso iom pli longa pri la virtualaj landoj.
4 monatojn poste mi kredas ke tiu ĉi lasta pripenso plu estas tute valida por freedonias kaj landoj nomitaj X de la kiberspaco..sed mi ne estas tiom certa pri tio ke la Esperanta Civito estas sole nur virtuala lando, nura rolludo.
Unue, kiel ni rakontis en De la nacioj a la retoj, la esperantismo havas tri ege apartajn karakterizaĵojn
- Origine ĝi estis segregaciismo diskutanta kun la tiuepoka centroeŭropa cionismo, kaj kvankam zamenhof rezignis teni tiun direkton, la segregaciisma elemento estis ĉiam aktuala en la esperanta kulturo spite la hegemonian karakteron de la oficiala finvenkismo(ideologio kiu prezentas la lingvon kiel nuran neŭtralan ilon donante al la movado la celon atingi ĝian adopton fare de la naciaj ŝtatoj aŭ grandaj internaciaj organizaĵoj).
- La esperanta movado, spite institucian internacian kaj malcentralizitan strukturon, disvolvis distribuitan reton el transnaciaj konversaciaj komunumoj, eĉ antaŭ la apero de la interreto, surbaze de malgrandaj magazinoj, ĵurnaloj, leteroj, kaj ĉiutipaj fizikaj renkontiĝoj.
- La esperantoparolantoj, inter ili ne malmultaj kiuj havis la neŭtralan lingvon kiel patrinan lingvon, disvolvis ĉikadre kulturon kaj proprajn ensociiĝomanierojn, unikan fenomenon kiu meritigis al ili la akademian epiteton kvazaŭnacia lingva minoritato
kiel ni skribis ankaŭ tiam:
La rezulto estas ke la esperanta mondo ne formas imagitan komunumon kiel la naciaj lingvaj komunumoj. Ĝi bongrade estas reala komunomo: ĝiaj membroj konas sin aŭ almenaŭ ili scias pri la ekzisto de la aliaj. kaj la ega plimulto el ili estas membroj propravole, ne pro familia heredo, Ĝi estas, kiel hodiaŭ la virtualaj retoj, komunumo kiu ĵetas sin el la imago en la realon.
mia impreso nun, post sekvi kelkajn debatojn estas ke la Esperanta Civito estigas reagojn tiom pasiajn en la esperanta mondo char ĝiaj tri centoj da membroj vidas sin mem ne kiel batalantojn por lingva demokratio sed kiel parton de kvazaŭnacia minoritato kaj vidas la esperantlingvion similmaniere kiel la malnova Zamenhofepoka Bund vidis la centroeŭropajn judojn de jida lingvo, postulante al la ŝtatoj la aŭtonomecon kulturan (dulingveco lerneja, malteritoriigitaj institucioj…).
La Bund, ligita al la memoro kaj la literaturo de la ora epoko de la jida kulturo kaj la juda laborista movado necionisma, estis socialdemokatia movado neteritoriisma sed definitive naciisma kiu difinis la judojn kiel naciecon kun propraj kulturaj rajtoj, distribuita teritorie en pluraj ŝtatoj kaj difinita de komuna lingvo: la jida.
mia impreso estas ke la civitanoj komencis vidi la lingvon kiel la bundistoj, imagante kunnaciulojn surbaze de ĝi, sed kvankam tio estigas en ni la novveneciistoj malplezuron, ĝi malfermas interesan proceson ĉar:
- unuflanke ili daŭre estas konversacia komunumo kun grando relative proksima al tiu de realigebla distribuita reto
- aliflanke ili estas malakceptitaj de la plimulto de la esperantismo, kiu ankoraŭ estas en la finvenkismo, kio malebligas pratike la nacian identiĝon: la civitanoj ne povas konfuziĝi kun la imagita nacio char la esperantistaj konversaciaj retoj, plimulte universalismaj ideologie, reagas rapide.
kio povas okazi?
- ke ĝi stagnu kaj ĝi transformighu en kvazaŭnacian grupon dediĉitan al klopodi konvinki la plimulton de la esperantistoj pri la kvazaŭnacia naturo de la esperantlingvio.
- ke ĝi prenu sian identecon kiel tiun de la transnacia komunumo formita ekskluzive de ties membroj prenante sorton de cifereca cionismo. Ĉi tie la evoluo povas disduiĝi:
- bazante sin je ties institucioj kaj do retropaŝante al speco de virtuala lando aŭ rolludo
- malkovrante ke nur disvolvante aŭtonoman komunuman ekonomion( tio estas estigante kolektive la bonstaton per emtreprenoj kiuj konkuru en la tutmonda merkato) ĝi povas “havi estontecon” kiel plena transnacia komunumo, kun identeco kiu povas elteni premon de la naciismo de la medio kaj la centrifuga logiko kiu trudas la dependecon de ties membroj al ekonomiaj strukturoj netransnaciaj kaj ajnokaze fremda al ilia konversacia vivo. fine ni nur tenas tiujn identecojn kiuj eksplikas nin, kio ne eblas se la identeco ne rilatas al la estigo de nia propra bonstato.
Tiu ĉi lasta opcio estas la evoluo al fileo kaj unuavide mi ne konsiderus ĝin fermita….
David de Ugarte
esperantigo de ¿Qué es y qué se puede convertir la Esperanta Civito?