Transnaciaj estas la rilatoj, strukturoj kaj fenomenoj kiuj difiniĝas en ties subjektoj, kategorioj kaj kaŭzoj sen rilato kun identecoj propraj de la naciŝtatoj kaj kies medio transiras la landlimojn starigitajn de la principo de nacieco aŭ imagitajn de la naciismo. tio transnacia estas kio okazas super kaj sendepende de la naciaj landlimoj kaj ne inter ili.
Transnacia kontraŭ internacia
En la organiza tereno
Internacia organizaĵo establas rilatojn inter personoj de kolektivaj estaĵoj malsamaj difinitaj nacie, en transnacia organizaĵo estas interago inter paroj kiuj konstruas komunan konon en strukturo kiu ilin metas en la saman ebenon.
Se vi ŝakludas en internaciaj turniroj, vi faras tion kiel membro de nacia federacio, kiun vi reprezentas. La monda organizaĵo de ŝakludistoj prezentas sin kiel la sumon de serio da naciaj federacioj. Same okazas kun organizaĵoj kiel la Internacia kooperativa Alianco kiu estas la rezulto de la kuniĝo de serio da naciaj federacioj kaj konfederacioj. Ĉiu internacia organizaĵo havas la formon de malcentralizita reto kie ĉiu tavolo reprezentas identecan kaj teritorian nivelon.
la transnaciaj organizaĵoj kaj komunumoj ne baziĝas sur sekcioj aŭ subjektoj naciaj aŭ ligitaj al teritorio: akordo inter hispana kooperativo kaj alia portugala estas internacia akordo, kooperativo kun sola strukturo, kies kooperativanoj kaj agado disvolviĝas en malsamaj lokoj, unuj sub administrado de la portugala ŝtato kaj aliaj sub administrado de la hispana ŝtato, estas transnacia kooperativo.
En la malcentralizita mondo reduktiĝis al kelkaj institucioj aŭ akademiaj kluboj, sed dank’ al interreto hodiaŭ estas kutima la apero en la grandaj lingvaj medioj (angla, okcidentlatina, franca…) de afineco-komunumoj kies membroj ne dividiĝas aŭ organiziĝas laŭ principo de nacieco.
konsidero de la personoj
Ekzemplo tre ilustra pri kiel la koncepto internacia partoprenas kaj plifortigas la naciismon estas en la citaĵo de la agentejo Swissinfo:
Pli ol 20% el la svisa loĝantaro estas el eksterlanda origino. La svisa federacia oficejo de migradoj indikas ke en Svisio estas reprezentantoj de ĉirkaŭ 170 malsamaj naciecoj.
La svisaj civitanoj ne edukitaj kulture en la “propra” nacia modelo estus do nepre “reprezentantoj” de alia nacio (aŭ nacieco). En tio internacia ni partoprenas de la nacio, kiel reprezentantoj aŭ delegitoj, neniam de ni mem.
Transnacieco kaj tutmondiĝo
Aliflanke, la klimataj problemoj, la ekonomiaj krizoj, la ĝihadismo, la nova krimeco aŭ la migraj fluoj ne estas la rezulto de la sumo de naciaj fenomenoj, ties kaŭzoj estiĝas en propra medio kiu nek akordiĝas nek limiĝas al tiu de internaciaj landlimoj. Tiuj ĉi problemoj artikas subjektojn kies difino jam ne estas internacia, sed transnacia.
La tutmondiĝo tiom kiom Interreto kontribuis decide al la apero de transnaciaj subjektoj. Fakte ni pasas de la multnacia entrepreno (entrepreno organizita kiel internacia organizaĵo) al transnacia entrepreno, entrepreno difinita rekte en la tutmonda merkato. Kaj de tiu ĉi al la fileo, malgranda transnacia komunumo enpovigita de entreprenoj.

10 Responses
Stay in touch with the conversation, subscribe to the RSS feed for comments on this post.
Continuing the Discussion