Retaj topologioj
La topologio de reto estas la priskribo de la maniero laŭ kiu ĝiaj nodoj konektiĝas.
Ekzistas tri bazaj topologioj:
- Centralizita reto: ĉiuj la nodoj, krom unu, estas periferiaj kaj ili povas interkomunikiĝi per la centra nodo. La falo de la centra nodo senigas je la fluo ĉiujn aliajn.
- Malcentralizita reto: ĝi naskiĝas el la interkonekto de la centraj nodoj de pluraj centralizitaj retoj. Rezulte ne ekzistas sola centra nodo sed kolektiva centro da konektiloj. El la falo de unu el la centralizantaj nodoj, sekvas la malkonektiĝo de unu aŭ pluraj nodoj el la tuto de la reto dum la falo de la subgrupo da centralizantaj nodoj rezultigos nepre la rompon aŭ malaperon de la reto.
- Distribuita reto: Ĉiuj nodoj interkonektiĝas ne bezonante trairi unu aŭ plurajn centrojn. Malaperas la divido centro/periferio kaj sekve la filtropovo super la informo kiu fluas tra la reto. La reto estas fortika antaŭ la falo de nodoj: neniu nodo je sia forigo estigas la malkonekton de alia.
Retaj topologioj, informo-strukturo kaj politika povo
Se ni akceptas ke, kiel diris la malnova kiberpunka slogano, malantaŭ ĉiu informo-strukturo kaŝiĝas povo-strukturo ni povas kompreni kiel la evoluo de la telekomunikadaj teknologioj donis formon al informa/amaskomunikila sistemo kaj meztempe estigis ŝanĝojn en la strukturo de la politika povo.
Trosimplige sed ilustre ni povus paroli pri tri grandaj stadioj:
- Centralizita: Ĝi koincidas kun la naskiĝo de la gazetaro kaj la publika sfero. Ĝi estas la epoko de la komunikado per poŝt-ĉevaloj. Tiu ĉi epoko konas la unuajn lokajn ĵurnalojn. Naskiĝas la politika organizado per kluboj, kiel la jakobenoj aŭ la ĝirondistoj dum la franca revolucio kiuj faris el la disvolvo de la centralizado fundamentan parton de sia ideologio (jakobena centralisma ŝtato).
- La malcentralizita amaskomunikila sistemo, rekta ido de la telegrafo kiu ebligas la gazetar-agentejojn ( kiam Reuters kunportas la telegrafon al la krimea milito) kaj la profesian ĵurnaliston. La publika komunikado fariĝas plia industria aktivaĵo kaj la amaskomunikilaj grupoj disvolvas filtropovon kiu fine sufokas la klasikan publikan sferon. La politika formo karaktera de tiu ĉi epoko estas tiu disvolvita de la germana socialdemokratio de la fino de la XIX jarcento: naciaj amaspartioj kaj sindikatoj, organizitaj sur teritoria hierarkia bazo (loka aŭ entreprena, regiona kaj nacia grupiĝo) kaj kunagantaj en internacia centro laŭ demokratia logiko. La ŝtata modelo karaktera estas tiu de la federacia aŭ malcentralizita ŝtato.
- La distribuita sistemo en kiu malaperas la filtropovo de la amaskomunikilaj grupoj, ĝi koincidas kun la disvolvo de la elektronikaj eldoniloj kaj la personaj publikigiloj, kiel la blogoj kaj kun ili la blosfero, la unua distribuita amaskomunikilo. La interkonsiliĝ-manieroj kiuj karakterizas tiun ĉi stadion estas tiuj propraj de la plurarkio kaj la politika agado montriĝas per kibersvarmoj instigataj de la kiberaktivismo. En tiu ĉi stadio okazas duobla fenomeno, unuflanke reaperas la interkonsiliĝa publika sfero, ĉe liberiĝo de la kontrolo de la grandaj amaskomunikilaj grupoj, aliflanke ĝi ŝanĝas siajn dimensiojn, ĉar la logiko de la abundo minimumigas la nombron da kampoj en kiuj necesas kolektiva elekto favore al tiuj en kiuj plurarkio regas. La grupa organizmaniero karaktera de tiu ĉi stadio estas la fileo (transnacia).