Interago
Ekzistas interago inter la nodoj de reto kiam la fluo de la rilato stariĝas egalece kaj kun la sama propona kapablo (kio ne signifas ke ambaŭ havas la saman socian respondon).
Dum la komentoj en blogoj kaj revuoj estas la plej klara ekzemplo de partopreno, la debato inter blogoj, kie kiu ajn el la nodoj povas malfermi kaj proponi novan temon tute sendepende kaj sen proponkontrolo, estus la klasika ekzemplo de interago.
La senĉesa interagado inter vasta nombro da nodoj estas karakteriza fenomeno de distribuita reto.