Correo de las Indias
Skip to content


Dekadenco

La dekadenco estas historia tendenco ligita al la kolapso de la malcentralizita socio kaj de la ŝtata naciismo, ĝi manifestiĝas kreske ekde la komencoj de la 90.

La unuaj simptomoj estis tiam la disfalo de la somalia ŝtato, la apero de la unuaj transnaciaj krimaj retoj kaj la aŭtoritata kapitalismo de kundiboĉuloj, tial kiel la unuaj fenomenoj de tuta detruo de la baza socia kohero en grandaj regionoj de Eŭropo, Ameriko, Afriko kaj Azio.

Ĝi estas la rezulto el tro longetenata fortoekvilibro inter la venanta kapitalismo (=tutmondiĝo+distribuitaj retoj) kaj la sektoroj kiuj, spite tion ke ĝi damaĝas ilin, tenas la kontrolon super la ankoraŭ grandega povo de la nacia ŝtato klopodante paralizi aŭ almenaŭ submeti la procezon al la konservado de la rentoj venintaj el sia politika pezo.

La dekadenco manifestiĝas kiam la venanta kapitalismo – sociekonomia modelo kiu rezultas el la kuniĝo de la tutmondiĝo de la ekonomio kaj la paso al distribuita informa strukturo – ne sukcesas trudiĝi antaŭ naciŝtato kaptita de sektoroj kiuj dependas de ĝi por supervivi, sed la naciŝtato – superŝarĝita de ili – ankaŭ ne sukcesas teni senŝanĝaj la tradiciajn bazojn de socia kohero en kontrolita tutmondiĝo.

Unuaj simptomoj

  • Disvolviĝo de disciplin-trudaj kaj nov-naciismaj tendencoj en la ŝtato kaj la klopodo trudi kontrol-socion je la servo de la industrioj kiuj jam ne povas teni siajn modelojn kaj socian kaj ekonomian superec-formojn.
  • La limigo de merkatmedio kaj la pliiĝo de la koruptado ĉe fermo de la malnovaj regantaj tavoloj ĉirkaŭ la ŝtato kaj la kapitalismo de kundiboĉuloj.
  • La apero de parazitaj ekonomiaj sektoroj, de la marpiratado al la apero vera industrio de la sistema ĉasado de ŝtataj rentoj.
  • La ĝenerala pesimismo kaj ĝiaj sekvoj: naciismo kaj reakciaj ideologioj.

Meztempaj sekvoj

  • La fino de la koheriga rolo de la naciŝtato jam hipertrofiiĝinta (identeco, socia sekureco, fizika sekureco…..), kies lasta horizonto estas la disfalo kaj fiasko de la naciŝtato
  • La detruo de la merkato je ĉiuj niveloj
  • La detruo de la produktiva bazo
  • La apero de paraŝtatoj, nigraj fileoj, krimaj bandoj, transnacia terorismo kaj aliaj totalismaj kaj naŭzaj manieroj atingi bazan socian koheron

Lastajn 20 jarojn la dekadenco ĝisradike detruis la instituciecon kaj praktike forigis tutajn ŝtatojn el la mapo. La pli evidentaj estis periferiaj landoj kiel Somalio, Afganio aŭ Gvineo-Bisaŭo. Sed la dekadenco forte vipis multe pli solidajn ŝtatojn kaj ekonomiojn kiel Argentinon, Kolombion kaj Meksikon kaj jam zorge manifestiĝas en Usono kaj Eŭropunio.

hispanlingva originalo


One Response

Stay in touch with the conversation, subscribe to the RSS feed for comments on this post.

Continuing the Discussion

  1. Merkatoj, tutmondiĝo kaj dekadenco – Elektrolupo linked to this post on 24 septiembre, 2010

    [...] Dekadenco [...]



Some HTML is OK

or, reply to this post via trackback.