Lingvo, identeco, lernejo
La mondo de la distribuitaj retoj estas mondo necese diversa. La procezoj de ekonomia tutmondiĝo ne rezultadas unudirektaj, aŭ almenraŭ ne tiom unudirektaj kiel multaj timis.
La tutmondiĝo estas, reale, procezo de etendiĝo de la medio de la sociekonimiaj retoj ligitaj al la komerco kiu multobligas kaj translokas la kupeigitan diversecon de la malnova internacia mapo en novan ludtabulon konsistanta fundamente el urboj. La mondo fariĝas frakto: en ĉiu urbo estos parolataj pli-mapli la samaj lingvoj, sed estos miloj en ĉiu urbo. Tiu estos la marko de la returboj en mondo ĉiutage pli novvenecia ol nacia.
Tio interesa de kiel funkcias jam la retoj estas ke ne estos unu interlingvo, sed multaj kunvivantaj en ĉiu geografia spaco ĉar ĉiu reto kaj ĉiu agado, en kiu partoprenu pluraj proksimaj retoj, havos la sian.
Ĝi estas fenomeno kiun jam hodiaŭ ni povas observi per la panĝaba lingvo, la araba “alĝazira” aŭ la urdua, neeviteble ligitaj al komercaj kaj financaj cirkvitoj, al negocretoj kaj identeco, kiuj etendiĝis dum la lastaj kvin dek jaroj sekvante la spuron de la postkoloniaj migroj.
Estas interese atentigi ke, momente, tiuj vastaj retoj, ligitaj de proksima geografia origino kaj de simila socia spaco en ties alveno al la metropolo, ne sciis agordi solide identecojn kiuj jam estas malteritorigitaj.
Valorus la penon demandi sin ĉu la ekspansio de novaj formoj de islama identeco, de la renaskiĝo de la koncepto umma, ne estas ja rezulto de la kolizio inter tiu nekapablo kaj la neprokrastebla bezono de la nomita “tria generacio” havigi al si solidan identecon kiu ekspliku sian propran transnaciecon kaj senteritoriecon.
Marc Sageman[77], fakulo pri la procezo de ĝihadistiĝo de la eŭropaj islamaj junuloj, atentigas pri kvar etapoj en la adopto de tiu identeco baziĝanta sur la umma, kiuj estus malfacile klarigeblaj sen tiu antaŭa identeca vakuo:
The initial trigger is a sense of moral outrage, usually over some incident of Muslim suffering in Iraq, Palestine,
Chechnya or elsewhere. This acquires a broader context, becoming part of what Mr. Sageman calls a “morality play” in
which Islam and the West are seen to be at war. In stage three, the global and the local are fused, as geopolitical grievance resonates with personal experience of discrimination or joblessness. And finally
the individual joins a terrorist cell, which becomes a surrogate family, nurturing the jihadist worldview and preparing the initiate for martyrdom. Many Muslimspass through the first three phases; only a few take the final step.[78]
Tio ĉi atentigas pri elemento radikale nova koncerne la procezojn de formiĝo de naciaj identecoj: la lingvo jam ne estas kerna difinilo de la imagita identeco. Alia afero estas demandi nin ĉu la retaj identecoj, eĉ ene de plivastaj imagaroj, ne estas limigitaj de ĝi. Ĉi-rilate, la sperto de la ĝihadismo denove estas atentinda: la ĝihadistaj grupoj naskiĝintaj en Eŭropo ekde 2001 arigis personojn kiuj kunhavis similajn dialektojn de la sama lingvo, uzante fine por la interna komunikado normigitan version de tiu ĉi. Kiam ni parolas pri la reala komunumo, la lingva proksimeco gravas, kaj gravas multe.
Ankaŭ ni ne devas forgesi ke la Ŝtato daŭre ekzistos kaj ke, kiom ajn multe transnaciigitaj estos la retoj kiuj artikas identecojn alternativajn al la nacia, ili devos kunvivi kun Ŝtatoj kiuj daŭre estos ligitaj al unu specifa lingvo, ne nur uzante ilin, sed utiligante ilin por estigi kaj unuecigi la politikan korpon.
Je 50jara perspektivo estas pli ol antaŭvideble ke la Ŝtato plu havos unu oficialan lingvon, La lingvo de Londono plu estos la angla, sed ĝi servos kiel interlingvo en la rilatoj kun la administracio kaj en kelkaj sociekinomiaj medioj. Ĝi estos la interlingvo de la City, sed ĝi estos parolata je tre baza nivelo en konsiderinda parto de la kvartaloj de la urbo.
Tiel, normala persono havos unu familian lingvon, kiu estos tiu de lia fileo, tutcerte kundividita kun lia kvartalo kaj kun lia virtuala komunumo de konversacio kaj laboro, unu institucia lingvo per kiu li interrilatos kun la Ŝtato kaj unu tria kaj eĉ kvara lingvo, komercaj, kiujn li uzos en la ekonomia cirkvito.
Estas perfekte imageble ke vinologo havu, kiel familian kaj entreprena lingvon, la hispanan, ke li loĝu pli-mapli stabile en la sudo de Brazilo, uzante la portugalan por interrilati kun la Ŝtato, kaj ke li elturniĝu iom flue en la franca, lingvo de profesiaj fakaj studo kaj informo, kaj la itala, lingvo de la sektoraj investantoj. Ĝi estas tiom imagebla ke, hodiaŭ, okazoj tiaj estas jam emerĝa realaĵo en multaj sudamerikaj landoj.
Tio kio ajn okaze estas klara estas ke ne ne ekzistas lingvo de la tutmondiĝo. Ĉar la tutmondiĝo ne estas procezo de centraliziĝo, sed distribuita procezo kiu multobligos la potencon de la realaj retoj super tiu de la Ŝtatoj kaj la identecoj naskiĝintaj el ili.
Tio ne signifas ke la lingva distribuo estu hazarda aŭ egaleca. Oni ne lernas lingvojn pro nura ekzisto de kuriozaĵo aŭ kultura kontakto. Estas la retaj mapoj de la ekonimia kaj persona tutmondiĝo kiuj difinos tiun spacon de diverseco kiu estos la plurlingvismo de la nova jarcento, ne la Naciŝtatoj.
Niaj vivoj kaj ni mem estos difinitaj sur kesto da lingvoj, da dialektoj kaj da interlingvoj. Neeviteble, ilin ni parolos ĉiufoje pli malbone, tio estas, ĉiufoje mapli laŭ la lingvaj idealoj superkonservativistaj de la Ŝtatoj kaj la akademioj. La diverseco faros nin kaj ni mem faros la diversecon. Kaj survoje, la lingvo, la lingvoj, fariĝos denove konstanta miksaĵo kaj fekunda, ĉiufoje pli for de la Ŝtato kun ties neevitebla teritorimistiko kaj ties amo por la pureco de la imagitaj komunumoj.
Fakte, kio estas plej ebla estas ke la ŝtato servu al tiu procezo plifirmigante la identecan reproduktaĵon mem de la novveneciaj retoj kiuj estas destinitaj superi ĝin.
En Usono estas malfermita ampleksa debato pri la neenlernejigo, tiel en ties komunuma flanko (home schooling) kiel en la kontraŭautoritara (unschooling)[79]. kio novecas en tiu ĉi movado en la lasta jardeko estas ke, de malsamaj perspektivoj, ĝi utiligas ĉiun fojon plie interreton kiel artikan elementon de la sperto de la infanoj, kombinita kun agadoj organizitaj de retoj de gepatroj kaj direktitaj al la kunvivado kaj la ensociigo de la lernantoj kun aliaj samaĝaj infanoj.
En Eŭropo, la Ŝtatoj mem investas ĉiun fojon pli en siaj internaciaj retoj de lernejoj kaj, precipe, en novaj e-lernaj strategioj por kontentigi la edukajn bezonojn de siaj elpatrujigitoj kaj plifortigi la ĉeeston ekster sia teritorio de sia nacia lingvo.
La rezulto estas ke la transnaciigitoj havas sub sia dispono ĉiun fojon pli da eblecoj havigi al siaj gefiloj reguligitan edukon en sia patrina lingvo. Paradokse, dum la Ŝtato plifortigas sian edukan ĉeeston trans siaj landlimoj, interne ĝin forlasas kaj la privatigo de la edukado progresas, almenaŭ ŝajne, nehaltigegle.
La naciŝtato partoprenas en tiu movado, ŝajne kontraŭdira, puŝita de la logiko de la epoko. Dum tio ke la tutmondiĝo estigas pli kaj pli da diverseco ene de ĉiu landlimo, ĝi ĉiufoje donas pli da graveco al la loĝantoj en la eksterlando. kvankam la elpatrujigitoj, ĉiam pli, havas malpli da biografia rilato kun la teritorio administrata de la Ŝtato kiu donas al ili la pasporton, sen ili estas ege malfacile atingi la kritikan mason de kultura kaj socia penetro kiu ebligas atingi la politikan influon kaj la eksportan sukceson.
Sekve, la Eŭropaj ŝtatoj zorgas pri siaj elpatrujigitoj kiuj uzas ilian oficialan lingvon kun tiom decide, ke ne ŝajnas troige certigi ke, post dek jaroj, en ĉiuj la tutmondiĝintaj metropoloj, la plimulta parto el la transnaciaj retoj de eŭropa origino povos disponi je lernejoj en siaj propraj lingvoj pagitaj de Ŝtato al kiu ili estos ligitaj pli pro tradicio komerca, lingva kaj kultura ol pro la baza imposta ligo en la klasika liberala civitaneco. Kaj la retoj kiuj havu kiel denaskan lingvon tiujn de mapli potencaj aŭ malpli malavaraj Ŝtatoj ĉiam havos eksterĉeestajn instrualternativojn baziĝintaj sur interreto, kiujn ili kompletigos per siaj propraj komunumaj agadoj.
Tiel, la Naciŝtato kaj la transnaciaj retoj trovas en la malteritoriigo kuriozan simbiozion: la retoj atingas generacian pluvivon, ili reproduktiĝas tenante la lingvan identecon kaj kulturan substraton sur kiuj naskiĝis ilia origina identeco; kaj la Ŝtato atingas socian kapitalon kaj ekonomian influon neatingeblajn per iliaj propraj rimedoj en mondo kun novaj mapoj.
Samkiel la regilio dividis la naciŝtaton en kulturajn blokojn, la kulturo kaj la baza lingva grupo signos la sociajn kaj komercajn limojn de la grandaj novveneciaj retoj. Samkiel la sekularigita mondo ne pasis esti mondo sen eklezioj, la mondo de las transnaciaj identecoj vidos novajn simbioziojn inter Ŝtatoj kaj retoj egalfortaj al la malfortiĝo de la politikaj kaj ekonomiaj landlimoj de la nacia erao.
Samkiel la naciaj identecoj subsumis la religiajn identecojn privatigante ilin sen rezigni pri ilia unueciga funkcio, la transnaciaj identecoj superos la lingvajn identecojn alpropriigante ilin al si kiel distingigan trajton ene de ĝeneraligita plurlingvismo.
77
Marc Sageman, Leaderless Jihad: Terror Networks in the Twenty
First Century, Pennpress, 2007.
78
“How jihad went freelance”, The Economist, 31 de januaro de 2008.