Kiam antaŭ kelkaj tagoj Wired komentis la lastan aventuron de la randiana segregaciismo[64], ĝi havis ion novan, io tre malproksima de Minerva kaj aliaj liberecanaj eksperimentoj de la pasinta jarcento:
With a $500,000 donation from PayPal founder Peter Thiel, a Google engineer and a former Sun Microsystems programmer have launched The Seasteading Institute, an organization dedicated to creating experimental ocean communities “with diverse social, political, and legal systems”.
To some extent, they believe the outfittings for the seastead will be dependent on the business model, say aquaculture or tourism, that will support it and the number of people aboard.
“We’re not trying to pick the one strategy because we think there will be multiple people who want one for multiple reasons”, Gramlich said.
Inter la virtuala kaj politike naiva Freedonia kaj tiu ĉi (multekostega) veto por la diverseco, por doni fizikan spacon al “diversaj sociaj sistemoj, politikaj kaj laŭleĝaj”, troviĝas la socia kaj amasa eksperimentado de Interreto. La skemoj ŝanĝiĝis.
Kiam Second Life havis siajn minutojn de famo en 2006, mitingoj de Barack Obama inkluzivitaj, dekoj da personoj vizitis virtualajn insulojn, iris al manifestacioj, aĉetis memoraĵojn, ktp. Ĝi estis ekzemplo de diĝita amasa turismo kiu neeviteble detruis, majorkigis, rilatospacon kiu estis teknologie preparita por gastigi multajn butikojn, sed filozofie senarma por kontentigi amasan postulon de socia kaj politika eksperimentado.
Postulo kiun, en la tuta mondo, kolektivoj kiel “La lando nomata a”[65] pretiĝis kontentigi kunvokante dezirantojn aliĝi al la fondo de virtuala lando. Sed “la homoj”, tiel ĝenerale, ne ekzistas. La manko de reala komunumo, de identeco, ĉe la fino montriĝos decida. Neeviteble aperas la sama problemo kiu aperis en Freedonia aŭ en Second Life: ni ludas rolludon, ne travivas vivon “pli veran”.
La socia eksperimento restas. La realaj komunumoj da personoj kunhavigantaj kaj diskutantaj floras, la distribuita kaj malteritoriigita ensociigo komencas esti kultura fakto agnoskata. La civitaneco komencas sentiĝi akompanata, kaj foje delokita de tio kion Marcelo Estraviz nomis Linkanio jam en 2001:
Então linkania é isso. É a cidadania sem cidades. É desterritorializado. A ação se dá localmente, mas a conexão é global.[66]
Ni esploras niajn linkaniojn, niajn apartenojn al ensociigaj sferoj kie regas la abundo, kie ne necesas voĉdoni, kie la plurarkio[67] estas la “natura” sistemo de reguligo. Ĝi estas tio dependiga de la diĝita vivo. Neeviteble, aperas la volo transloki en tiun diversan, liberan, plurarkian mondon, la plej eble grandan nombron de ensociigaj sferoj. Tio estas kion ni nomas “diĝita cionismo”.
La nomo mem aperas post mesaĝo de Pere Quintana en forumo en 2006 en kiu li celebras la rezulton de la kolektiva sperto: vivo aŭtonoma de la publika agendo signita de la amaskomunikiloj, propra medio de konfido kaj konversacio konsistigita tiom de migraj homoj kiom de paroj kiuj restis en la reto laŭlonge de la jaroj:
Jam delonge ni estas nek hispanoj nek eŭropanoj nek io alia. Jam delonge ni estas diĝitaj cionistoj. Tio kio kunigas nin estas komunaj valoroj, ne la fakto naskiĝi ĉi tie aŭ tie. Fakte, ni eĉ ne vidas nin vizaĝ-al-vizaĝe, nia identeco estas niaj tekstoj en la reto. Ni ne estas el la mondo elspirata en la ĵurnaloj. Ni estas liberaj!
La forumo kie ĉi tio publikiĝis, kaj tutcerte ne estas hazardo, estis “Ciberpunko Internacia”, malgranda miksaĵo de du tradicioj, la plurarkiismo de la hispana kiberpunko de la 90aj kaj dumilaj jaroj kaj la revo pri transnacia spaco de la maljuna Zamenhof.
Sed la diĝita cionismo estas pli ol amasa socia tendenco en la kiberspaco. Ĝi estas la matrico el kiu estiĝos tuta interesega pripenso kies ŝuldanto estas tiu ĉi libro mem.
Unue, la diĝita cionismo bezonas rekompreni, realproprigi al si la komprenon de Interreto. La progreso de la 2.0a TTTo estis akompanata de la granda momento de la rangolistoj. La blogsfero estis bildigata kiel sola spaco relative homogena kaj hierarkia ( rilate al “influo”), en kiu malgrandaj komunumoj konsistigis simplan kaj malgravan “longan vicon”. Malbona loko por kompreni sin, por loki sin mem.
La diĝita cionismo estas, reale, plurarkia komunumismo de libera aliĝo. oni remapigas la blogsferon kaj aperas topologio kiu tute dementas la amaskomunikilan mesaĝon. Ja, estas granda reto en la blogsfero, sed estas miloj da malgrandaj sendependaj retoj, apenaŭ interkonektitaj, senatentaj al la okulfrapa kaj influita mesaĝo de la blogsfero de la guruoj. Ĝi estas la maro da floroj. En sekvaj eksperimentoj kaj mezuradoj konstatiĝis ke la maro da floroj estas plurfoje pli multnombra ol la granda centra artiŝoko.
Interreto estas spaco de nereduktebla diverseco, de malsamaj identecoj, pli malpli interplektitaj, inter kiuj salti konstante. Grandega damtabulo tra kiu salti kaj en kiu ensociiĝi, ne malbona kaj diĝita versio de la malcentralizita amaskomunikila universo de la XXa jarcento.
Sed kiam la libereco de la plurarkio estas agnoskata, kiam reale nia ĉefa socia komunumo artikiĝas per virtualaj konversacioj kaj tiuj ĉi, en la universo de la latinidaj lingvoj, transiras rapide la ŝtatajn landlimojn, aperas nova neevitebla demando. Ĉu mi povus havi mian ekonomian vivon en ĉi tia mondo? Ĉu mi povus labori rete, sendependigi mian vivtenadon de la avataroj de la ekonomio kaj naciaj krizoj samkiel mia konversacio mestiziĝadis, malfermiĝadis kaj sendependiĝadis de la amaskomunikila agendo?
Aperas malgrandaj entreprenoj kiuj laboras rete. havi virtualan laborkunulon, teni tujmesaĝilon ĉiam ŝaltita, komencas esti komuna. la tipoj de ŝanĝo komencas interesi la entreprenistojn kun tre malgrandaj firmaoj.
Alvenis la horo rigardi al tiuj grandaj, al la transnaciaj entreprenoj al kiuj iom post iom transformiĝas kelkaj multnaciaj enteprenoj. Alvenis la horo eksperimenti sur la malmola kerno de ĉiu socia artikado: la teritori-ekonomia strukturo.
64
http://www.wired.com/science/planetearth/news/2008/05/seasteading
65
http://www.elpaisllamadoa.org/
66
http://tzatziki.wordpress.com/linkania/
67
Termino kreita de la svedaj eseistoj Alexander Bard y Jan Söderqvist kiu difinas la kolektivan decidosistemon de la netokratio. Laŭ la aŭtoroj, “ĉiu individua aganto decidas super si mem, sed havas nek la kaplabon nek la eblon decidi super iu ajn el la aliaj agantoj”. Kadre de la teorioj de plurarkio( kontraŭaj al la teorio de la netokratio de Bard kaj Soderqvist), tiu ĉi sistemo aperas spontane en la distribuitaj sociaj retoj kaj fariĝas ebla en tiu ĉi retoj kiam regas en ili tio kion Juan Urrutia nomis “logiko de la abundo”: la elekto de ĉiu ne reduktas la eblojn de la aliaj. En demokratio, tamen, la malabundo trudas la kolektivan decidon al la individua, tial la plurarkio “igas malebla teni la bazan nocion de demokratio, kie la plimulto decidas super la malplimulto kiam estiĝas malsamaj opinioj”. En plurarkia sistemo, la preno de decidoj ne estas duuma. Ĝi ne estas jes aŭ ne. Ĝi estas diversgrada. Iu proponas kaj aliĝas tiu kiu volas. La dimensio de la agado dependos de la simpatioj kaj grado de akordo kiun estigas la propono. Okaze ke la plimulto ne simpatius kaj eĉ manifestus sian kontraŭan opinion, ĝi ne povus eviti ties plenumon.

2 Responses
Stay in touch with the conversation, subscribe to the RSS feed for comments on this post.
Continuing the Discussion