La sperto de la Interreto, de la naskiĝo de realaj komunumoj da personoj instruis al ni kelkajn bazojn pri kio estas kaj en kia logiko disvolviĝas reala virtuala komunumo. Kompreni ilin estas fundamente por kompreni tiun mondon de postnaciaj identecoj kiujn ni komencas travivi.
- La uzantaro de servo ne formas komunumon. Por ke iu grupo da personoj formu komunumon devas ekzisti komuna identeco, klara difino de kiu konsistigas la demos kaj komuna kono inter ili (ili devas formi distribuitan reton). Poste la komunumo povos kreski, sed evidentas kaj klaras ke la homaj komunumoj NE formiĝas ĉirkaŭ servoj kaj eĉ mapli ĉirkaŭ retpaĝoj.
- La komunumoj uzas la servojn. la komunumoj ne estas difinitaj de la servoj. Samkiel ne estas komunumo de uzantoj de la sociala sekureco aŭ de la publika transporto, ne estas komunumo de uzantoj de feevy, flickr, blogger nek de io kion ni povas krei, eĉ se pensante pri tre difinita profilo.
- Partopreni ne estas la samo ol interagi. La interagado inter ties membroj povas esti mezuro de la potenco de komunumo aŭ de la taŭgeco de servo por specifa reto, sed tio havas nenion komunan kun partopreni. Oni interagas kun aliaj, oni partoprenas en la proponoj de la gastiganto. Interagi havas distribuitan logikon, partopreni havas centralizitan logikon. En interagado ni estas mastroj, en partoprenado ni estas sekvantoj. La kulturo de la partopreno havas nenion komunan kun la vivmaniero de la interagado. La voĉdon-obsedo nur povas signifi artefaritan estigadon de malabundo, kio frendas al la komunumeca logiko. Ni ne forgesu ke en komunumo tio esenca ne estas la mekanismo de solvado de konfliktoj (eventualaj voĉdonadoj) sed la difino de la demos. Ni ne estas egalaj ĉar ni partoprenas en la sama asembleo, sed ni partoprenas en la sama asembleo ĉar ni antaŭe rekonas nin kiel egalulojn.
- La platformoj sukcesas aŭ malsukcesas rilate komunumon, ne abstrakte. Se mi havas malgrandan reton da egaluloj kiuj konas sin kaj interagas ĉiutage, diskutante, interŝanĝante mesaĝojn kaj ligilojn inter si kaj mi malfermas servon kiel Pressmark por faciligi tion kion ili jam faras, tio plej probabla estas ke ĝi sukcesos. sed kion signifas sukceso en tiu ĉi kunteksto? Simple ke ĝi estas utila al ili por interagi inter ili. La celo ne estas havi multajn uzantojn, aligi homojn, krei barilojn per bruto-bredara stampo…la celo estas servi al la disvolvo de interagado kiu jam antaŭe ekzistis. Se nia retejo subite ekhavas multajn novajn uzantojn, la homoj provas ĝin kaj ĝin uzas por si aŭ por kunhavigi kun sia reto, sed ne konvinkas aŭ ĝi ne estas uzita por la membroj de la reto por si..la servo malsukcesis.
- La homoj ne ekzistas. Oni ne entreprenas aferojn por la homoj, ne ekzistas demos kiu estas la homoj. Se ni malfermas spacon por la homoj aŭ ni invitas voĉdoni aŭ decidi pri temo al la homoj kion ni vere faras estas inviti kiun ajn grupon antaŭe organizitan prezenti siajn interesojn aŭ rigardojn kiel tiujn de la tuta socio, kaj okaze rompi la limojn de reale ekzistanta komunumo. Ĝi estas la kutima artifiko de la artefarita estigado de malabundo. Ne difini la demos estas la plej tipa maniero prezenti kiel komunumecan kaj demokratian tion kio vere estas tio tute mala. Ekzemploj? Malfermi al la homoj ĝenerale la voĉdonadon pri la estonta Monopoly aŭ pri la reprezentanto sendota al Eŭrovido-Kantokonkurso estigas paradoksajn rezultojn ĉar tio kion ni faras estas precize rompi la limojn de la demos de la ludantoj de monopoly aŭ la fanoj de la Eŭrovido-Kantokonkurso.
- Komunumo ne estas interestemo. Oferti servojn aŭ enhavojn por difinita interesprofilo ne estigas komunumon. Pleje allogas unu -bonŝance- plurajn jam ekzistantajn komunumojn…kvankam certe ĝi ne integrigos ilin.
- La komunumoj ne naskiĝas artefarite simple ĉar ni ekhavis la ideon fari por ĝi platformon. Se ni volas krei komunumon ni ne entreprenu la kreadon de servoj ĉar tio ne funkcios. La servoj servas al komunumo, ne estigas ĝin. Krei komunumon estas krei identecon. Temas pri valoroj kaj kundividitaj spertoj. Io kio disvolviĝas kaj kreskas per la interagado. Tiam estas kiam la servoj estas utilaj, sed ne antaŭe. Ĉu vi volas krei komunumon? Eksterretiĝu aŭ trovu ekzaktan kaŭzon tiom potencan ke post fari virtualan kampanjon ties protagonistoj sentu sin emocie kaj intelekte tiom ligitaj inter si kiom por plu fari aĵojn kune ĉiujn tagojn.
Komunumo estas, antaŭ ĉio, demos, identeco, Ĉiu membro scias kiu estas membro kaj kiu ne. Mi scias kiuj estas miaj amikoj de la vilaĝo kaj ĉiu el miaj amikoj scias kiuj estas siaj amikoj de la vilaĝo. Kompreneble la listoj ne estos tute egalaj. Sed ili estos ekvivalentaj praktike: se iu proponas sin por organizi verpermanĝon, ni scias je relativa certeco kiujn ni trovos kiam ni transiros la pordon de la restoracio. Kaj precipe ni scias ke ni estos traktataj identece kiel egaluloj: se mi konsideras ilin miaj amikoj de la vilaĝo, tiuj kiujn mi renkontos konsideros min amiko (egalulo) inter la ceteraj.
Kio estas identeco? Ĝi ne estas makrodifino kiel “estas amiko de la vilaĝo ĉiu kiu…”. Tiuj estas la komunaj imagitaj identecoj ( kiel “esti hispano”, “esti argentinano” aŭ estis “katolikulo”). Ili estas identecoj kiuj konvenas al la ŝtata administrado kaj kiuj ĝenerale venas de ĝi. Imagitaj identecoj kiuj neniom ŝajnas al la identecoj de reala komunumo.
Identeco estas certeco pri tio ke per kio mi rekonas la membrojn de reto igos min rekonebla antaŭ ili. Se mi difinas la reton kiel “miajn amikojn”, mi povas certi pri tio ke ĝiaj membroj nomos min amiko. Se mi difinas la reton kiel “la kolegojn kiuj verkis la libron”, mi scias ke ili rekonos min kiel aŭtoron. Se mi difinas la komunumon kiel “la reton de la indioj”, ties membroj konsideros min “indiano”.
Kiel mi diris antaŭe, tio kio difinas komunumon estas la interagado. Reto, komunumo, ne ekzistas por io. Ĝi ne havas destinon. Ĝi ekzistas nur por si, por sia propra interagado. Ne estas unu subjekto, estas multaj. Kaj tio estas tiel spite tion ke la reto povas esti rekonita de ekstere kaj eĉ spite tion ke la membroj de reto donu al si komunajn celojn pli aŭ mapli konstantajn.
Ni, La personoj, estas kompleksaj, ni vivas en konversacioj en kiuj la respondoj kaj interesoj de aliaj influas en niaj propraj elektoj. Ni ne estas individuoj, ni ne estas izolitaj. Ni havas mediojn, ni partoprenas en komunumoj, sekve, ni havas multajn identecojn: ni estas anoj de familio, de malsamaj komunumoj de amikoj, de temaj virtualaj retoj, de…..
La subjekto, tiu kiu faras la aĵojn, tiu kiu donas al si celojn, estas la persono. La personoj interagas en komunumoj kaj en tiu interagado donas sencon, donas signifon al siaj kundividitaj identecoj. Kaj se tiu ĉi signifo estas kunsentata de la membroj de komunumo, tiu komunumo povas ŝajni subjekto antaŭ la aliaj. Sed kvankam por multaj el vi povu ŝajni ke “La Indioj faris fabbing-maŝinon”, mi, kiu membras en tiu komunumo, scias ke la maŝinon faris ALex, ke lin helpis Maki kaj Mercedes kaj ke la ideo mem esplori fabbing-aferon naskiĝis el serio da konversacioj surbaze de libroj kiujn mi konsilis, mendis Mariá, aĉetis Nat kaj ni komencis pridiskuti kun Arnau.
Kiel en la supraj ekzemploj, la identecoj de komunumo estas realaj identecoj. Ĉiu povas fari liston da nomoj, familinomoj aŭ kromnomoj, de la homoj kun kiuj kundividas la identecojn kiuj enkadrigas liajn ĉiutagajn interagojn. Li povas priskribi unu post la alia.
Mi povas diri kiuj estas la membroj de mia familio, kiuj estas miaj laborkunuloj, kiuj estas miaj amikoj kaj kiuj estas en miaj virtualaj komunumoj. Kaj ĝenerale mi povos unuope priskribi ilin dank’ al mia interaga sperto kun ili.
Sed mi ne povas diri kiuj formas la viran sekson, kiuj parolas la hispanan, kiuj havas mediteranean kulturon aŭ kiuj formas hispanion. Tiuj identecoj estas nerealaj simple ĉar por difini min per ili, mi devas imagi subjekton kun kiu mi ne povas paroli, kiu kiu mi ne povas interagi…subjekto kiu ne ekzistas. Alivorte: ili ne ekzistas kiel reala identeco ĉar ne estas reala komunumo kiu subtenu ilin.
Ne ekzistas Hispanio, Argentino, Katalunio aŭ Brazilo kiel subjektoj. Nek ekzistas la Umao nek la Universala Eklezio (La Kristanaro). Ne ekzistas la nigra raso nek la serba etno kiel vivantaj estaĵoj. Ne ekzistas la Svahila lingvo kiel subjekto nek ĝiaj parolantoj formas, eĉ ne enpense, komunumon. Ne ekzistas la virinoj nek la viroj kiel aktivaj subjektoj de io. Ne ekzistas la gejoj. Ne ekzistas la madridanoj nek iu ajn el la antaŭaj kolektivoj pli ol kiel statistika kolektaĵo.
Ne eblas meti verbon post iu ajn el tiuj ĉi imagitaĵoj kiu supozigu eĉ guteton da volo aŭ deziro, ne farante ridindaĵon. Simple stultas diri frazojn kiel La lingvo mortas, nia kulturo suferas, ni la virinoj estas aŭ ni la hispanoj pensas. Nur la personoj mortas, suferas, ĝuas, pensas, estas. Kaj se ne ekzistas komunumo, vera konversacio inter realaj personoj, ĉiu priskribo estos sensubjekta, arbitra kaj malklara kiel estas ĉiu ajn statistiko.
Estas ĉi tio kio kaŝiĝas malantaŭ la ĉiufoje pli komuna alergio al nerealaj subjektoj kaj makroidentecoj. Malantaŭ ili, kun pli aŭ mapli da pudoro, kaŝiĝas ĉiam la volo de komunumo, tiu ja, tre reala, konstrui sociajn mekanismojn de potenco. Malantaŭ la nacio, la nacia ŝtato kaj malantaŭ tiu ĉi tiuj kiuj regas ĝin aŭ aspiras ĝin regi (reala komunumo). Malantaŭ la komunumo de fido, la strukturo de la klerikaro kaj ĝiaj ĉefoj (ankaŭ reala komunumo). Malantaŭ la klaso, la laborista partio kaj ties gvidantoj (alia tre reala komunumo), malantaŭ la genra identeco la kandidatoj al funkciuloj de la igaleco (pli)…
Ĉiuj tiuj imagaroj peras inter niaj realaj identecoj (kiuj estas multaj) kaj la ĝenerala ideo de la Homaro aŭ speco (alia kiu cetere, ankaŭ ne estas ia ajn subjekto). Ili uzas la logikon de la identeca difino de la realaj komunumoj (kiu estas kaj kiu ne estas), kio estas verdire logiko de diverseco difinita de tio kun kiuj mi parolas kaj kiuj konsideras min sia egalulo, por, en tereno kie antaŭe estis difinita identeco kiel ĉefa, ekskluzivi aliajn, diri al ni ke ili ne estas reale, niaj egaluloj…
La realaj identecoj, malgrandaj, tiuj kiuj difinas la komunumojn kaj el kiuj ĉiu el ni havas kelkajn, ververe unuigas nin al la aliaj homaj estaĵoj, precize ĉar ili sencas nur en la diverseco kaj la miksado, ĉar ili estas originalaj, malgrandaj.
Defendi la realajn identecojn kiel bazon de ensociigo, malakcepti la imagarojn, estas tio sola kio en la praktiko liberigas nin de la dialektiko amiko-malamiko, precize ĉar ĝi montras la neredukteblan karakteron de la homa diverseco, ĉar por esti mi, mi devas esti kaj kundividi kun multaj.


3 Responses
Stay in touch with the conversation, subscribe to the RSS feed for comments on this post.
Continuing the Discussion