El Correo de las Indias

Grupo Cooperativo de las Indias

Kies komuna saĝo?

13 may 2010

Post la publikigo far Luis Restrepo de informoj pri la senpaga elŝuteblo de malnovaj eldonoj de PIVoj aperis en la Interreto kelkaj reagoj, unue kiel komentoj ĝenerale dankaj kaj unu maldanka, tiu ĉi maldanka komento petis la forigon de tiu “instigo” al elŝuto de “protektita verko”, en tiu peto videblas klare kiel la kopirajto povas esti uzata kiel preteksto por cenzurado. Poste venis pliaj reagoj kiel blogaĵoj en kiuj ĝenerale oni parolas pri la kopirajto kaj la aŭtorrajto.

En unu el tiuj blogaĵoj Vastalto diras ke kopirajto estas komuna saĝo de la homaro kaj post ŝoko mi demandas min pri kies komuna saĝo temas, tutcerte tiuj kiuj profitas el la monopolo, kiun kopirajto estigas, estis tre ŝaĝaj kaj, inter tiuj, aŭtoroj estas malmultegaj. En komento Johano bone atentigas pri tio ke dum la plejparto de la homa historio kopirajto ne ekzistis. En tiu blogaĵo ŝbevas tiu sinteno, kiu tre malplaĉas al mi, en kiu divastigo de Esperanto ludas plej gravan rolon kaj sekve ni devas esti bonaj knaboj por ŝajni fidindaj al tiuj kiuj helpos nin divastigi la lingvon, homo mi tute fajfas pri kion pensas ne-esperantistaj entreprenistoj, mi tute fajfas pri tiu ŝanco pri kiu vi parolas sed bone ni parolu pri kopirajto kaj pri kio ĝi estas.

La aŭtorrajtoj estas monopolo tiom artefarita kaj senutila kiom ĉiu intelekta proprieto, fakte ili estas la universaligo de la sistemo de patentoj kaj privilegioj kiujn la reĝo koncesiis al kelkaj aŭtoroj en la antikva reĝimo. Sistemo kiun la franca revolucio kaj la moderneco insolentis enkalkuli inter la “homaj rajtoj” kiel parto de la pago kiun la socio donis al la intelektuloj pro ilia apogo al la revolucio. Pasis jam pli ol 200 cent jaroj kaj ne nur tio ke ni jam pagis sufiĉe sed tio ke la “aŭtorrajtoj” hodiaŭ estas malutilaj al la socia kaj kultura disvolviĝo de grandega plimulto de la homaro.

Hispanlingve troveblas tekstoj kaj filmeto priaj, kies esperantigon mi entreprenos.

Añade tu comentario

1 comentario a “Kies komuna saĝo?”

1 Trackback/Pingback

  1. Ĉu ni pridiskutu la intelektan proprieton? – Elektrolupo

    [...] afero PVIoj pasintan semajnon vekis ne malmultajn reagojn[1][2][3][4][5][6]. En pli nova blogaĵo Luis Restrepo diras ke juĝite laŭ la reagoj la temo ĉirkaŭ la afero PIVoj [...]

Deja tu comentario

El Correo de las Indias es el blog colectivo del
Grupo Cooperativo de las Indias:
Innovación, Inteligencia y Redes
Iturribide 22 - 48006 - Bilbao
Fuencarral 143 - 28010 - Madrid
Florencio Escardó 1486 - 11700 - Montevideo
F-83409656 (SIE) ~ F-85220861 (EAC) ~ G-84082569 (BIE)

|