El Correo de las Indias

Grupo Cooperativo de las Indias

Internaciismo, la puzlomonda asocio kaj la centralizado de la reto

10 jun 2010

Antaŭ ĉio diri ke komence mi  volis nur komenti en la Ipernity-blogo de Mark Fettes sed la centraliza emo de Ipernity volas devigi min enskribiĝi, mi jam parolis pri centralizitaj servoj en alia afiŝo, sed bone tial mi por komenti kion diras Mark en sia blogo fine devis verki afiŝon en mia blogo.

En sia blogo Mark pripensas pri la sentoj kiujn elvokas en li la parado de landaj salutantoj per kiu finiĝas la Inaŭguro de ĉiu Universala Kongreso. Ĝuste tiu programero klare montras la internaciecon de la Universalaj Kongresoj, kio igas la personojn nuraj reprezentantoj de la nacioj, fakte tio ne surprizas min ĉar la Universala Kongreso estas ĉefa evento de puzlomonda asocio: UEA.

Mi kredas ke la malsamo inter internacia kaj transnacia estas tre grava ĉar internaciismo estas la lasta rimedo de la puzlomondo ( la mondo de la nacioj) kaj transnaciismo estas karakterizaĵo de la mondo de la distribuitaj retoj.

Ja estus interese pripensi pri la okazigo de transnaciaj renkontiĝoj kie la personoj estu personoj kaj ne nuraj reprezentantoj de iu ajn nacio, ĝuste venas al mia kapo tiu fama frazo de Zamenhof:

ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj

Ĝuste tiu historia transnacia karaktero de Esperanto estas kio daŭre plej plaĉas al mi.

Añade tu comentario

Deja tu comentario

El Correo de las Indias es el blog colectivo del
Grupo Cooperativo de las Indias:
Innovación, Inteligencia y Redes
Iturribide 22 - 48006 - Bilbao
Fuencarral 143 - 28010 - Madrid
Florencio Escardó 1486 - 11700 - Montevideo
F-83409656 (SIE) ~ F-85220861 (EAC) ~ G-84082569 (BIE)

|