Grupo Cooperativo de las Indias

Skip to content


Hajkoj por Tetsuo

Lastajn du tagojn ni en la Indioj vespere okupiĝis pri la organizado de nia Biblioteko. En la organizado mi trovis en ĝia papera versio la juvelon: Hajkoj por Tetsuo. Ĝi estas hajko-kolekto kiun Daniel Bellón verkis por Tetsuo.

Daniel Bellón verkis la hajkojn de tiu kolekto kiel respondojn al afiŝoj kiujn Tetsuo publikigis en sia blogo. Tial en la kolekto ĉiu hajko estas prezentita post resumo de la afiŝo kiu ĝin inspiris.

Tiu ĉi estis mia unua renkontiĝo kun hajkoj hispanlingve sed ja mi legis plurajn hajkojn esperantlingve en la blogo de Vastalto. mi multe ŝatis la kolekton kaj decidis ĉi-sube publikigi en Esperanto tiujn du hajkojn kiujn mi plej ŝatis el la kolekto. Mi prezentas ilin kune kun la afiŝresumo kiu akompanis ilin en la originalo.

Naciisto ne estas tiu kiu depostulas siajn radikojn, sed kiu neas ilin, Almenaŭ en generacio edukita kun Marco, Heidi, Mazinger Z, la tekno- kaj rok-muziko, kiu konsumas flamenkon kiel etnan muzukon kaj legas la Kiĥoton ĉar oni devigas lin.


aer-radikoj
apenaŭ aeras ni,
vent’ de antenoj

ĉu spectrum aŭ MSX? Aŭ kiel naskiĝis la nova Oriento kaj la nova Eŭropo inter malalt-distingivaj grafikoj. Kaj Hispanio? Eble por halti la perforton de la nova desktra ekstremismo necesas senpolvigi niajn malnovajn aparatojn

ja ĉio eblas
sur la nigra klavaro
la fingroj dancas

Guardado en maxiposts.

Etiquetas: , .


3 Responses

Stay in touch with the conversation, subscribe to the RSS feed for comments on this post.

  1. Sebasities says

    Ekzistas en Ipernity grupo pri hajko, en kiu mi jam iom partoprenis. Eble ĝi interesos vin :
    http://www.ipernity.com/group/bukedo-hajkoj

  2. Cindy McKee says

    Ankaŭ la poemo-grupo en ipernity enhavas multajn hajkojn: http://www.ipernity.com/group/poemoj

  3. Manuel says

    dankon pro la ligiloj :-)

    mi trovis hajko-afiŝejon kaj la hajkaron de Vastalto.



Some HTML is OK

or, reply to this post via trackback.