El Correo de las Indias

Grupo Cooperativo de las Indias

Esperantio vivas senprecedencajn momentojn

23 feb 2012

Por

Hieraŭ Google anoncis la aldonon de Esperanto al Google Translate. Tuj poste la novaĵo komencis atingi plej altajn rangojn de la Esperanto-komunumo, komence ili estis singardaj kaj preferis atendi kaj konfirmi la verecon de la novaĵo. Kelkaj blogantoj kaj legantoj informis pri la okazintaĵoj sed viviĝis momentoj de necerteco ĝis vespere la 23an Libera Folio konfirmis la novaĵon: Google ektradukas Esperanton. Tiun vesperon men UEA kunvokis siajn komitatanojn A, B, C kaj X al urĝa komitatokunveno kun la celo redakti kongresan rezolucion rilate la temon: «Google Translate: Ĉu aldoniĝo de Esperanto proksimigas la finan venkon?», siaflanke la konsulo de la Esperanta Civito kunvokis la kapitulon, la parlamenton, la senaton, la lingvan komitaton, kaj eĉ la kortumon (la du solaj civitanoj kiuj ne membras en iu ajn el la instancoj de la EC protestas ĉar ili ne rajtas ĉeesti) diskuti pri tio ĉu nun Google rajtas peti la Esperantan Civitanecon. SATanoj timas ke la novaĵo estigos plian malaltiĝon de la vendoprezo de ĝia kara PIV kaj la Akademio de Esperanto preparas novan decidon pri la fundamenteco de la tradukitaj tekstoj. Ĝisdataj informoj morgaŭ post la lanĉo de nunonia. (2 Comentarios)

2 Comentarios a “Esperantio vivas senprecedencajn momentojn”

  1. Milokula Kato

  2. Tony

    Una noticia impactante para la cultura mundial y en especial para el mundo esperantista. Desde ahora el esperanto es un poco más universal. Esta cultura de la paz y la intercomprensión ha tomado nuevo impulso.

    Responder | Comentar post

No hay Pingbacks/Trackbacks

Deja tu comentario

El Correo de las Indias es el blog colectivo del
Grupo Cooperativo de las Indias:
Innovación, Inteligencia y Redes
Iturribide 22 - 48006 - Bilbao
Fuencarral 143 - 28010 - Madrid
Florencio Escardó 1486 - 11700 - Montevideo
F-83409656 (SIE) ~ F-85220861 (EAC) ~ G-84082569 (BIE)

|